Bandunga Konferenco

La 29 landoj ĉeestantaj la Azian-Afrikan Bandungan Konferencon.
Membroŝtatoj de la Senalianca Movado (2012). Helbluaj ŝtatoj havas statuson de observanto.

Tiu estis Internacia Konferenco de 29 landoj de Azio kaj Afriko de 18-a de aprilo ĝis la 24-a de aprilo 1955, en Bandung (Indonezio). La konferenco estas konsiderata la fonda konferenco de la Organizo de Senaliancaj Ŝtatoj. La konferencon prezidis la ĉefministro de Indonezio, Ali Sastroamidjojo, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la konferenco. La sukceso organizi la konferencon fortigis la statuson de lia lando en la mondo.

Ĉeestis la ĉefministro de Barato Jawaharlal Nehru, Nasser, prezidanto de Egipto, Zhou Enlai, ĉefministro de Ĉinio, la imperiestro Haile Selassie de Etiopio, la reĝoj de Maroko kaj Kamboĝo, inter aliaj.

La celoj de la konferenco estis antaŭenigi ekonomian kaj kulturan kunlaboron inter afrikaj kaj aziaj landoj kaj kontraŭi koloniismon. Unu el la celoj de la konferenco estis ebligi al komunisma Ĉina Popola Respubliko partoprenon en internacia konferenco, ĉar Usono proponis izoli ĝin je internaciaj rilatoj.

Estis tri aro de partoprenantoj: por-okcidentema (Japanio, Filipinoj, Suda Vjetnamio, Laoso, Tajlando, Turkio, Pakistano, Etiopio, Libio, Libano, Irako, Irano kaj Liberio), neŭtralema (Afganio, Birmanio, Egiptio, Barato, Indonezio, Sirio), kaj komunisma (Ĉinio kaj Norda Vjetnamio). Aliaj ne havis difinitan emon.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search